EKSKURSOJ
0. Vendredon la
31an de aŭgusto
h. 20,00-24,00 Interkona vespero
La interkona vespero okazos en unu el la plej tradiciaj renkontejo de la urbo,
la mezepoka placo de la herbomerkato, Piazza delle Vettovaglie, kiu estos
organizata kiel renkontejo subĉiela. En la placo troviĝas pluraj diverstipaj kaj
diversprezaj restoracioj kaj manĝejoj. Ni aparte akordiĝis kun Antica Trattoria
Il Campano, via Domenico Cavalca 44, kiu ofertos al ni kompletan menuon kontraŭ
€ 20,00. Dum kaj post la vespermanĝo, la placo estos je dispono de ĉiuj
kongresanoj.
Por antaŭmendi la vespermanĝon, bv. plenigi kaj resendi SENPROKRASTE la
demandaron.
Dum kaj post la kongreso, okazos jenaj ekster-urbaj aranĝoj:
1. Sabaton la 1an de septembro
h. 20,30 Publika koncerto en Marina di Pisa
La koncerto, malfermita al la ekstera publiko, okazos en Placo Gorgona, en la ĉemara
vilaĝo fama pro la verkoj de Gabriele D’Annunzio. La unua parto de la koncerto
prezentos en Esperanto kantojn de la itala verkisto kaj kantisto
Fabrizio De
André, la dua parto aliajn Esperantajn kantojn. Marina di Pisa distas 10 km de
la urbocentro, do bonvolu anonci se vi bezonos transportan rimedon per la
demandaro.
2. Dimanĉon la 2an de septembro
h.15,00 Tutposttagmeza ekskurso al la urbo Gvidos: Diccon
Masterman
Pisa
estas ne
nur la
Kliniĝanta Turo, ne
nur la Placo de la
Mirakloj, ne
nur la Turo de la
Malsato
kiun Dante
priploras
kiel
mortigejo de Grafo Ugolino,
ne nur la
Preĝejo de la
Kavaliroj, ne
nur la
Vasaria
palaco de la ĉefa
universitato itala. Ĝi
estas multo
pli,
kaj vi tion
malkovros
dum
agrabla,
esperantlingva
promeno.
Bonvolu
vin
anonci per la
demandaro.
3. Ĵaŭdon la 6an de septembro
h. 08,00 Tuttaga ekskurso al Lucca kaj Garfagnana
Lucca
-
kreita de la
Liguroj,
kreskinta
kiel
romia
urbo, Lucca fariĝis en
la 6a jc ĉefurbo de la longobarda
dukejo
Toskana por poste
evolui
kiel
komunumo
kaj poste
respubliko. Ĝi
estas
unu
el la
malmultaj
urboj
kiuj
konservas
integre siajn 4,2
km-ajn
muregojn, de la 16a-17a
jc. En la
bone
konservita
urbocentro troviĝas
pluraj
arĥitekture
riĉaj
mezepokaj
preĝejoj,
same
kiel
rimarkindaj
renesancaj
turoj
kaj
palacoj. Ĝia
amfiteatra placo, sur la
ruinoj de
romia
amfiteatro,
estas monde
unusola en sia
arĥitekturo.
Barga
- en
montareta situo,
meze
inter Lucca
kaj la
montoj de
Garfagnana,
Barga
estis loĝita
ekde la
prahistorio. Ĝi
estas dominata de la
Katedralo,
komencita
antaŭ la
jaro 1000,
kaj
aparte
multenombraj
kaj
interesaj
estas la
gravaj
palacoj de la
urbo.
Grotta del Vento
(Groto de Vento) - la
akra
beleco de la
subtera
itinero
restos
neforgesebla en
viaj
okuloj
kaj en via
koro.
Temas
pri
unu
el la
turismaj
grotoj
plej
etenditaj
kaj
plej
organizitaj de
Eŭropo,
sinsekvo da
galerioj,
koridoroj
kaj
putoj
kiuj
disvolviĝas en
pli
ol 4 km da
jam
esploritaj
tuneloj.
Por antaŭmendi la ekskurson, bv. plenigi kaj resendi SENPROKRASTE la
demandaron
4. Vendredon la 7an de septembro
h. 8 Tuttaga ekskurso al Volterra - la Etruskoj.
Volterra - Urbo “magia kaj mistera”, enradikiĝas en trimiljara historio.
El la etruska periodo restas la muregaro, la impona Pordo de la Arĥo, la tombejo
kaj pluraj arĥeologiaĵoj garditaj en Muzeo Guarnacci. La gravecon kiun la urbo
havis en romia periodo atestas la Amfiteatro de Vallebona. De la mezepoko
konserviĝas la strukturo de la urbo, ĝiaj mallarĝaj stratetoj, ĝiaj palacoj, la
turo-domoj kaj la preĝejoj. La ekskurso inkluzivas ankaŭ viziton al arta
prilaborado de alabastro.
Casciana Terme - Survoje al Volterra ni haltos en tiu ĉi urbo, fama pro
siaj kuracaj akvoj.
Por antaŭmendi la ekskurson, bv. plenigi kaj resendi SENPROKRASTE la
demandaron