|
Sub la patroneco de la Provinco Pisa |
![]() |
Sub la patroneco de la Komunumo Pisa |
En
2007, jam la 4-an fojon, la Itala Esperanto-Kongreso de Itala
Esperanto-Federacio okazos je la ombro de la klina turo. Jam tie
okazis la 23-a en 1952, la 43-a
en 1972 kaj la 58-a en la jubilea jaro 1987.
Dum la Kongreso de 1952
partoprenis la Ministro pri Instruado Antonio Segni, kiu tuj poste
disvastigis tra
la italaj lernejoj pozitivan cirkuleron pri la internacia lingvo.
En Pisa Esperanto havas jam longan kaj brilan historion,
ĉefe kulturan
kaj eldonan. Jam en 1959 aperis ĉe eldonejo Giardini la lernolibro
de G. Pacelli kiu, reeldonita en ampleksigita formo en 1966 restis
ĝis ĝia elĉerpiĝo unu el la plej bonaj kursoj sur la itala
merkato.
Ĉe sia forpaso Pacelli, same kiel poste s-ano Brizzi,
donacis sian
Esperantan bibliotekon al la Universitata Biblioteko de Pisa, kie
ankoraŭ ekzistas konsultebla Esperanto-sekcio.
De tiam gvidis la grupon s-ano Giuseppe Martini, kiu dum
pluraj
periodoj estis estrarano de Itala Esperanto-Federacio.
Sub lia gvido la grupo kreskis je konsisto, kaj pluraj ĝiaj
membroj
estis kaj estas famaj tra la tutmonda movado. En
Pisa estas la sidejo de unu el la plej gravaj tutmondaj Esperantaj
libro-eldonejoj, Edistudio, gvidata de Bruĉjo Kasini.
Kaj en Pisa estas la sidejo de la tutmonda Esperantista
Verkista Asocio,
prezidata de s-ano Mauro Nervi.
Krom la Kongresoj, dum la lastaj tridek jaroj en Pisa kaj
ĉirkaŭ ĝi okazis
multnombraj Esperanto-seminarioj, kaj dum la lasta Universala
Kongreso en Florenco la populara semajna revuo Oggi prezentis la
kongreson per kovrilpaĝo fotita en la Placo de la Mirakloj.
|
|
Vai alla pagina iniziale |
|