Kiel
atingi Pisa-n
Aŭtomobile.
Pisa troviĝas ĉe la kruciĝo
inter Aŭtoŝoseo A11 "Firenze-Mare" kaj
Aŭtoŝoseo A12 "Genova-Rosignano".
De Florenco oni
povas atingi Pisa-n ankaŭ per la Rapida Aŭtovojo
"Firenze-Pisa-Livorno" (plurloke indikita kiel FI-PI-LI),
kaj krome
ĝin trapaŝas la ŝtata vojo SS1 "Aurelia" kiu iras de Romo al
Ventimiglia.
Trajne.
Pisa estas la dua fervoja nodo de
Toskanujo,
kaj unu el la ĉefaj de centra Italujo. De la nordo ĝi
estas atingebla de Ventimiglia tra Ĝenovo, de Modane tra Torino kaj
Ĝenovo,
de Chiasso tra Milano, de Brennero tra Verono kaj Bolonjo, de
Tarvisio tra Udine kaj Venecio.
De la oriento ĝi
estas
atingebla
tra Florenco. De la sudo ĝi estas atingebla tra Romo.
En Pisa troviĝas internacia flughaveno kunligita kun tuta Eŭropo. Ĉiutage estas 14 naciaj flugoj (kun Alghero, Catania, Milano Malpensa, Napoli, Roma, Trapani) kaj preskaŭ 40 internaciaj (kun Amsterdam, Barcelona, Barcelona Girona, Berlin, Billund, Bournemouth, Bristol, Bruxelles-Brussel, Doncaster, Dublin, East Midlands, Eindhoven, Frankfurt, Friedrichshaven, Glasgow, Hamburg, Hannover, Karlsrhue, Koln-Bonn, Liverpool, London Gatwick, London Stansted, Madrid, Malta, Munchen, Oslo, Paris De Gaulle, Paris Orly, Sevilla, Stuttgart, Tirana, Valencia). Aliaj proksimaj flughavenoj bone kunligitaj estas tiuj de Florenco, Romo, Ĝenovo kaj Milano.
|
|
Vai alla pagina iniziale |
|