LOĜADO
Ni serĉis por vi la hotelojn plej proksimajn al la Kongresejo, kiu estas precize en la centro de la urbo. La monato septembro estas tre svarma monato en Pisa: mendu rapide: post la fino de majo ni ne povas garantii lokon proksime al la Kongresejo. En la hoteloj tie ĉi listigitaj ĉiu ĉambro estas kun banejo, kaj en la prezoj estas inkluzivita la matenmanĝo. Bonvolu atenti, se vi private mendas: pluraj hoteloj en Pisa ne inkluzivas matenmanĝon, kaj ĝi povas kosti ĝis 10 €. Por mendi, bv. plenigi kaj resendi la demandaron. La mendo estos valida de la momento de ricevo de antaŭpago egala al unu tranokto.
HHH Tri steloj
Hotel Leonardo, Via Tavoleria 17. 311 m de la Kongresejo
Rafinita tristela meze
de ĉiuj kongresaj aranĝoj.
Ĉiuj ĉambroj estas kun banejo. Matenmanĝo inkluzivita.
Unulita ĉambro € 70 tage
Dulita ĉambro € 90 tage
Hotel Ariston, Via Cardinale Maffi 42. 685 m de la Kongresejo
Iom pli malproksima, sed ĝuste sub la kliniĝanta turo
Ĉiuj ĉambroj estas kun banejo. Matenmanĝo inkluzivita.
Unulita ĉambro € 70 tage
Dulita ĉambro € 105 tage
HH
Du steloj
Hotel Cecile, Via Volta 17 angolo Via Roma. 179
m de la Kongresejo
Tre proksima kaj tre agrabla, komparebla kun 3-stela.
Ĉiuj ĉambroj estas kun banejo. Matenmanĝo inkluzivita.
Unulita ĉambro € 60 tage
Dulita ĉambro € 70 tage
Trilita ĉambro € 90 tage
Luĉambro
B&B Leopolda, Via Carlo Cattaneo 120, 1700 m de
la Kongresejo
Ĉiuj ĉambroj estas kun banejo. Matenmanĝo inkluzivita.
Unulita ĉambro € 45 tage
Dulita ĉambro € 55 tage
Trilita ĉambro € 70 tage
Aliaj solvoj: junulargastejo, kampadejo
Ni listigas jenajn adresojn:
s
Campeggio Torre Pendente, Viale delle Cascine 86, tel. 050 561704, fax 050 561734, http://www.campingtorrependente.it, info@ campingtorrependente.its B Burchi, Via S. Agostino, 261, 56121 Pisa (PI), tel. 050 500470
s Ostello della Gioventù “Il Convento”, Via Pietrasantina 15, Madonna dell’Acqua, tel. 050 891791, 050 890622 - € 15 tage
Por kromaj informoj:
Cristina de’ Giorgi, chriss@sirius.pisa.it, tel. 050 788471.
|
|
Vai alla pagina iniziale |
|