KURSOJ KAJ SEMINARIOJ
La ĉefa novaĵo en tiu ĉi kongreso estas la okazigo de kelkaj kursoj kaj
seminarioj kulturaj kaj edukaj, kiuj okazos en la tagoj de lundo ĝis merkedo; la
sesioj estos paralelaj, tial ĉiu kongresano devos elekti la temon, kiu interesas
lin.
La
partopreno
en la seminarioj
estas
inkluzivita
en la kongreskotizo.
La elekto estas inter jenaj kvar eblecoj:
Kurso de
Esperanto: Laŭbezone, okazos baza lingvo-kurso por
novlernantoj kaj komencantoj, aŭ konversacia kurso, aŭ ambaŭ.
La unua povos esti okazo por kutimaj akompanantoj, kiuj ne jam venkis sian
mallaboremon por ekstudi la lingvon, aŭ por lernantoj de la unuaj lecionoj de
ret-kurso; la dua ebligos al tiu, kiu antaŭnelonge kompletigis kurson (enreta aŭ
tradicia), praktike spertadi.
La kurson prizorgos Katalin Kovats, kiun apogos alia instruisto, se ni organizos
ambaŭ nivelojn.
Seminario
pri
didaktiko
de Esperanto: Ĝi estas konsilita al ĉiuj instruantoj de la
lingvo, kiuj deziras kompari siajn spertojn kun italaj kaj eksterlandaj kolegoj.
Ĝin gvidos Paul Gubbins, kiu proponos praktikajn ekzemplojn de efika metodologio,
kaj didaktikajn helpilojn, inkluzive aŭdvidaj kaj interaktivaj instrumentoj.
Seminario
antologia pri literaturo en Esperanto: Eblos dialogi kun tri
el la plej famaj Esperanto-aŭtoroj: Mauro Nervi, Baldur Ragnarsson kaj Spomenka
Štimec, kaj aŭdi rekte de ilia voĉo pecojn el iliaj plej signifaj verkoj, kaj
ilian komenton pri la evoluo de la Esperanta literaturo kaj pri ilia kontribuo
al tiu evoluo.
Seminario pri
informadiko: La temo estos "Libera softvaro por libera lingvo",
kaj centriĝos je Linukso kaj ĝia rolo favori la liberon de la uzantoj kaj la
redukton de la kostoj; oni prezentos la bazajn nociojn kaj la aplikadon al
komunikado.
La kurson, kiu estis jam sukcese prezentitan en seminarioj de la
Esperanto-junularo, gvidos Massimiliano della Rovere kaj Claudio Imbrenda kaj
okazos en informadika laboratorio.
Kun
la celo permesi al ĉiuj
kongresanoj superrigardon pri la
argumentoj
pritraktataj
en la aliaj
seminarioj, la lasta horo
de la mateno estos komuna, kaj estos laŭvice dediĉata al la temo de la tri
seminarioj.
Aliflanke, por organizaj kialoj, necesas antaŭscii kiom da personoj principe
intencas partopreni la unuopajn kursojn kaj seminariojn.
Por
senpage aliĝi al
kurso
aŭ al seminario, bonvolu respondi al la demandoj en
la demandaro: la Organiza Komitato prizorgis
la partoprenon de elstaraj reprezentantoj de la Esperanto-kulturo, kaj esperas
je pozitiva reago, kiu konsistu en alta nombro da aliĝoj, signife pli alta ol la
averaĝo de la lastaj jaroj.
Por kromaj informoj: Nicola Minnaja -
minnajanicola@tin.it
Ekzamenoj
Dum la Kongreso, en la tagoj sabato kaj dimanĉo, okazos eksterordinara sesio
de ekzamenoj pri Esperanto, zorge de Itala Esperanto-Instituto.
La kosto de la ekzamenoj estas € 12 por la 1a kaj 2a gradoj, kaj € 50 por la 3a
grado.
Por aliĝi al
ekzameno, bv. plenigi la demandaron.
Por kromaj informoj: Nicola Minnaja -
minnajanicola@tin.it